Caixa Econômica Federal

Caixa Econômica Federal (CEF), konata ankaŭ kiel "Caixa Econômica" aŭ simple "Caixa", estas registara, administre memstara kaj la dua plej granda brazila banko. Ĝi estis kreita la 12an de januaro 1861 fare de imperiestro Dom Pedro II. Ĝia sidejo estas en Braziljo. Caixa Econômica Federal posedas agentejojn sur la tuta brazila teritorio kaj en tri aliaj landoj, nome Usono, Japanio kaj Venezuelo. En sia intrareto CAIXA disponas pri propra vikio, libere redaktebla por ĉiuj oficistoj.