Charles Babbage

Charles BABBAGE [ĉa:lz babiĝ] (naskiĝis la 26-an de decembro 1791 en Londono, Anglio; mortis la 18-an de oktobro 1871, Londono) estis angla multfakulo, matematikisto kaj malkovristo. Oni rigardas lin kiel planinton de la unua aŭtomata cifereca komputilo. Babbage partoprenis en 1812 en fondo de la Analitika Societo. Celo de la societo estis alvenigo de la eŭropaj rezultoj en la anglan matematikon. Babbage estis elektita en 1816 ano de la londona Royal Society (Reĝa Societo). Li havis iniciatan rolon en fondo de la Reĝa Astronomia Societo (1820) kaj Reĝa Statistika Societo (1834).