Drainage divide

Akvodislimo, nomata ankaŭ akvolimo aŭ latine divortium aquarum, estas limo inter la basenoj de du riveroj, lagoj aŭ maroj. Multaj akvodislimoj koincidas kun montoĉenoj, de kies du flankoj akvo fluas kontraudirekte; ekzemple Karpatoj estas dislimo por multaj riveroj. Sed ankaŭ en ebenaĵoj kaj ĉe montaj pasejoj ekzistas akvodislimoj. Ili povas ankaŭ esti subteraj, tiel surface nerimarkeblaj. Ekzistas lokoj, kie renkontiĝas tri akvodislimoj, tiel ke la akvo de tie fluas al tri direktoj. Tia loko estas en la svisaj Alpoj, ĉe , de kie akvo fluas al Atlantiko, Nigra Maro kaj Mediteraneo.