Hoogezand

Hoogezand (53° 10' N 06° 46' E Mapo) estas loĝloko en la municipo Midden-Groningen, kiu situas en la nordorienta parto de Nederlando. La nomo referencas al pli alta sabla (Hooge Sandt) loko en la torfejo tratranĉita kiam la kanalo Winschoterdiep estis fosata. Apud ĉi tiu kanalo oni fondis en 1618 la vilaĝon. En 1949 Hoogezand kaj Sappemeer kuniĝis. Hodiaŭ Hoogezand-Sappemeer havas preskaŭ 35 000 loĝantojn. Ĉirkaŭ 21 000 el ili loĝas en Hoogezand. Je la 1-a de januaro 2018 Hoogezand fariĝis parto de la nova municipo Midden-Groningen.