Scandinavian Airlines

La entrepreno Scandinavian Airlines (SAS) estas komuna dania, norvegia kaj svedia flugkompanio kun sidejo en Stokholmo. La 15-an de aprilo 1997 ĝi estis fondomembro de la flugkompania alianco "Star Alliance", kaj daŭre membras en la alianco. La kompanio laŭ la stato de aŭgusto 2010 ĉiujare transportas proksimume 22 milionojn da pasaĝeroj kaj dispondas pri 210 regulaj pasaĝeraj aviadiloj. La flugoj de la kompanio havas la IATA-mallongigon SK; la ICAO-mallongigo por la entrepreno estas SAS.