Amalie Dietrich

Amalie DIETRICH [amalje ditriĥ], origine: Amalie NELLE (naskiĝis la 26-an de majo, 1821, mortis la 9-an de marto, 1891) estis germana botanikistino. Ŝi naskiĝis en apud Meißen. En la jaro 1846 ŝi edziniĝis al la botanikisto , akompanis lin al pluraj esplorvojaĝoj kaj akiris tiel ampleksajn sciojn pri la kolektado kaj klasifikado de plantoj. En 1861 la geedzoj disiĝis, kaj por vivteni sin kaj ebligi al sia filino bonan edukadon, Amalie Dietrich de 1863 ĝis 1873 partoprenis esplorvojaĝon tra Aŭstralio. Tie ŝi ne nur okupiĝis pri plantoj, sed ankaŭ pri bestoj kaj pri etnografie utilaj materialoj de la aborigenoj. Reveninte al Germanio, ŝi laboris en la Botanika Muzeo de Hamburgo. Ŝi mortis en 1891 en Rendsburg, Ŝlesvigo-Holstinio.