Bernhard Crusell

Bernhard Henrik CRUSELL (naskiĝis la 15-an de oktobro 1775 en Uusikaupunki, mortis la 28-an de julio 1838 en Stokholmo) estis finnlanda muzikisto. Lia naskiĝurbo (svede Nystad) situas en Finnlando, kiu ĝis 1809 estis parto de la Sveduja regno, kaj li plej multe laboris en Stokholmo, la ĉefurbo de Svedujo. Finnlando konsideras lin unu el la pioniroj de sia muzika vivo. En 1795 li unue ludis en solo, kaj de 1801 ĝis 1833 li estis unua klarnetisto de la kortega orkestro. Li vojaĝis al Berlino, Parizo, Peterburgo ktp., kaj tie donis koncertojn kaj gajnis famon.