Marcel Pagnol

Marcel PAGNOL [panjol] (naskiĝis la 28-an de februaro 1895 en Aubagne, Bouches-du-Rhône, mortis la 18-an de aprilo 1974 en Parizo) estis franca verkisto, dramisto kaj reĝisoro. Pagnol estis filo de bazlerneja instruisto. Li kreskis en Provenco kaj en Marsejlo. Unue li volis fariĝi instruisto pri la angla, sed post la sukcesoj de siaj unuaj teatraĵoj li dediĉis sin al . Li fariĝis populara per teatraĵoj pri homoj en sia hejmurbo Marsejlo: Marius (1929), Fanny (1931, adaptis ĝin por Broadway) kaj César (1936). Post sukcesa adapto de tiuj teatraĵoj por kino Pagnol dediĉis sin al filmreĝisorado kaj kreis kelkajn klasikaĵojn de franca kino: Angèle (1934), Regain (1937) kaj La Femme du Boulanger (1939).