Sequoyah

George GUESS [ĝorĝ ges], pli bone konata per (angligo de) lia indiana nomo Sequoyah [sekoja], estis ano de la Ĉeroka komunumo en hodiaŭa Arkansaso kaj fama inventinto de la Ĉeroka skribo. Li naskiĝis en 1767. Laŭdire lia patro estis eŭropida komercisto.Tamen Sequoyah neniam lernis alian lingvon ol sian denaskan Ĉerokan. Kiel juna viro li fariĝis komerca arĝentoforĝisto, profesio kiu instigis lin ekkrei ian sistemon por registri la ŝuldojn de siaj diversaj klientoj. Dekomence li portretetis ĉiun personon, apudmetante cirklojn kaj liniojn por reprezenti diversajn monsumojn. Sed tiu sistemo tro komplikis, kaj ĉirkaŭ la jaro 1810 venis al Sequoyah en la kapo ideo konstrui propran skribsistemon por la Ĉeroka.