Sof'ja Vasil'evna Kovalevskaja

La rusa matematikistino Sofja ["Sonja"] Vasiljevna KOVALEVSKAJA [kavalefskaja] (origine: Krukovskaja) naskiĝis en la 15-a de januaro, 1850 en Moskvo kaj mortis en la 10-a de februaro, 1891 en Stokholmo. En la jaro 1888 Sofja Kovalevskaja per sia teorio pri la rotacio de firma korpo ĉirkaŭ fiksa punkto gajnis la Premion Bordin, disdonatan de la Franca Akademio de Sciencoj. La kontribuaĵoj al la konkurso alvenis anonime, kaj la ĵurio prijuĝis la laboraĵon de la nekonata sendinto tiel bona, ke oni decidis altigi la monsumon de la premio de 3000 al 5000 frankoj.