World Esperanto Congress

"UK" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon UK (apartigilo). La Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas, laŭ la Jarlibro de Universala Esperanto-Asocio, "internacia manifestacio de la esperantistaro", organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA kaj de aliaj Esperanto-organizaĵoj. Ĝis la 8-a kongreso (1912) oni nomis ĝin "Internacia", ekde la 9-a (1913) "Universala". Simile al UEA kaj ties Universala Kongreso, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo organizas ĉiujare sian Internacian Junularan Kongreson kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj organizas sian ĉiujaran ILEI-Kongreson.