Aphra Behn

Aphra BEHN (naskiĝis 1640, mortis la 16-an de aprilo 1689) estis angla verkistino. Ŝi estas konsiderata la unua virino, kies profesio estis la verkado. Pri ŝia vivo oni scias malmulton. Sian infanaĝon ŝi pasigis en Kent; kiel junulino ŝi (probable kun sia familio) vojaĝis al Surinamo kaj reveninte ŝi vivis ĉefe en Londono. Ŝi edziniĝis, kaj post la morto de la edzo ŝi vivtenis sin de la verkado. Tio elvokis akrajn kritikojn: unue, ĉar memstaraj virinoj tiutempe ĉiukaze estis suspektindaj kaj due, ĉar ŝiaj verkoj ofte estis frivole erotikaj. Aphra Behn mortis en Londono.