Rabbit

"Kuniklo el Hindioj" estas la alia besto, vidu pri ĝi en kavio. Kuniklo, nome sovaĝa (Oryctolagus cuniculus), aŭ hejma (Oryctolagus cuniculus var. edulis) estas besteto simila kaj parenca al leporo, sed malpli granda; en la naturo ĝi fosas por si kavaĵojn unu metron sub la tero; ĝi havas molan hararon, diverskoloran laŭ la raso. Kuniklo estas bredata en kuniklejoj pro la viando (kuniklaĵo) kaj pro sia felo, tre uzata en pelt-industrio, ofte por imitaĵoj de pli valoraj peltoj (leopardaj k.s.).